Kredu Kristnaskon
Kredu Kristnaskon estas nova kristnaska kanto, originale verkita en Esperanto kaj aperinta la 8-an de decembro 2012 kadre de bonfara projekto.
Danke al vi kaj al via malavareco, ĝi povas fariĝi la kristnaska himno de Esperantujo, eble la ununura "lando", en kiu ankoraŭ mankis aparta kristnaska kanto, kiaj povas esti "Jingle bells" en Britujo, "Stille Nacht" en Germanujo kaj "Tu scendi dalle stelle" en Italujo.
Muzika projekto
La aŭtoro de la tuta kanto (kiu havas agrablan melodion kaj entenas signifoplenan mesaĝon pri amo kaj paco en la mondo, kun aludoj pri la graveco de la rolo de familio en la nuna epoko) estas Roberto Pigro, itala Esperantisto, nun loĝanta en Kipro. Li estas instruisto de la itala lingvo je licea kaj universitata nivelo, sed ankaŭ lingvisto, muzikisto kaj, nelaste, ege devota kristano.
La kanton, profesie aranĝitan, kantas la juna itala artistino Cristina Casella [Kristina Kazela].
Por aŭskulti mallongan specimenon de la kanto, bv. sekvi la jenan ligilon:
SPECIMENO
Malgrandigita versio de la kanto aŭskulteblas aldone ĉe Youtube. Oni povas tiun trovi ankaŭ fine de ĉi tiu paĝo.
Por elŝuti la tutan kanton, oni bv. sendi per la sistemo PayPal peton al la aŭtoro, pagante la monsumon de (minimume) 1,35 eŭroj, al la adreso [email protected]. (Komence mi skribis pri 1 eŭro, sed mi estis devigita plialtigi iomete la prezon, pro tio ke 0,35 eŭroj iros - bedaŭrinde - al PayPal kaj 1 eŭro ja estos donacita al "Save the children").
Oni tiel ricevos ene de 24/48 horoj la novan kristnaskan kanton, inkluzive la sonbazon, la partituron kaj la tekston.
Se oni deziras ricevi nur la kantitan version, sendo de (minimume) 0,85 eŭroj sufiĉos. (Komence mi skribis pri 0,50 eŭroj, sed mi estis devigita plialtigi iomete la prezon, pro tio ke 0,35 eŭroj iros - bedaŭrinde - al PayPal kaj 0,50 eŭroj ja estos donacitaj al "Save the children").
Pli altaj donacoj kompreneble estas favore akceptataj!
Aliaj pagmanieroj, kvankam iom malpli praktikaj, ja eblas (ekz. uzante mian UEA-konton rpig-a aŭ eĉ donacante rekte monon per la retejo de "Save the children", bedaŭrinde nur itallingva, kaj sendante poste al mi la relativan pag-atestilon...). Se vi preferas tiujn manierojn, bv. informi min tuj, sendante retmesaĝon al la retadreso [email protected].
Bonfara projekto
Per la tuta kolektota mono (la nomoj de la donacintoj aperos, se oni volas, en ĉi tiu retejo), ni devigas nin subteni la bonfaran kampanjon Every One de Save the Children (www.savethechildren.it). La asocio estas tre konata kaj ekzistas en multaj landoj de la mondo, ekz. en francalingvaj landoj kun la nomo Aide à l'enfance.
Estas interese scii, ke danke al simpla kanto:
Per 250 eŭroj, ni sukcesos doni 8 nigrajn tabulojn, 8 viŝilojn kaj 16 kret-skatolojn por ebligi la lernadon de geknaboj el 8 klasoj.
Per 76 eŭroj, ni ebligos terapion por 9 infanoj ege subnutritaj, pere de kompleta traktado.
Per 42 eŭroj, ni provizos kontraŭ-kul-vualon por protekti 12 infanojn kontraŭ malario en Mozambiko.
Per eta donaco, ni povas fari multon kune!
Informoj pri la monkolekto aperas daŭre en la sekcio "Donacintoj".
Kion vi atendas? Donacu ĉi-jare al vi mem, al viaj konatoj kaj al tiom da malproksimaj infanoj novigan, kristnaskan (kaj Esperantan!) muzikan emocion!
Feliĉan Kristnaskon,
Roberto Pigro
atestilo pri la sendo de 187 EUR, okazinta en la 8a de januaro 2013